LESSON 3.

When the name (noun) is required to denote more than one of the persons or things for which it stands, j is added to it, as rozoj, roses; kolomboj, pigeons; and then every "describing" word (adjective) which belongs to it must also have j, as ruĝaj rozoj, red roses; la kolomboj estas belaj, the pigeons are beautiful.

(When the noun stands for "more than one," it is said to be PLURAL. j is the sign of the plural).

Vocabulary. jaro, year. kanto, song. knabo, boy. lilio, lily. tranĉilo, knife. dento, tooth. agrabla, agreeable, pleasant. akra, sharp. delikata, delicate. flugas, fly, flies. diligenta, diligent. lundo, Monday. mardo, Tuesday. merkredo, Wednesday. ĵaŭdo, Thursday. vendredo, Friday. sabato, Saturday. dimanĉo, Sunday.

La birdoj flugas. La kanto de la birdoj estas agrabla. Kie estas la knaboj? La patroj estas sanaj. Infanoj ne estas maturaj homoj. Leonoj estas fortaj. La manoj de Johano estas puraj. Jen estas la kajeroj de la junaj fraŭlinoj. La onkloj estas pli riĉaj, ol la fratoj. La hundoj estas tre fidelaj. Blankaj paperoj kuŝas sur la tablo. En la ĉambro estas novaj ĉapeloj. Kie estas la akraj tranĉiloj? Bonaj infanoj estas diligentaj. Jen kuŝas puraj, blankaj, delikataj lilioj. La dentoj de leonoj estas akraj.