An Attempt Towards An International Language/Part III

An Attempt Towards An International Language
by Ludwik Lejzer Zamenhof, translated by Henry Phillips, Jr.
Part III
2103427An Attempt Towards An International Language — Part IIIHenry Phillips, Jr.Ludwik Lejzer Zamenhof

PART III.

Specimens of the proposed International Language.

I. PATR-O NI-A.

Patr-o ni-a, kiu est-as en la chiel-o, sankt-a est-u Vi-a nom-o, ven-u regh-ec-o Vi-a, est-u vol-o Vi-a, kiel en la chiel-o tiel ankaŭ sur la ter-o. Pan-o-n ni-a-n chiu-tag-a-n don-u al nihodiaŭ kaj pardon-u al ni shuld-o-j-n ni-aj-n kiel ni ankaŭ pardon-as al ni-a-j shuld-ant-o-j; ne kon-duk-u ni-n en tent-o-n, sed liber-ig-u ni-n de la mal-ver-a char Vi-a est-as la reg-ad-o, la fort-o kaj la glor-o etern-e. Amen!

II. EL LA BIBLI-O.

Je la komenc-o Di-o kre-is la ter-o-n kaj la chiel-o-n. Kaj la ter-o est-is sen-form-a kaj dezert-a, kaj mal-lum-o est-is super la profund-ajh-o, kaj la anim-o de Di-o si-n port-is super la akv-o. Kaj Di-o dir-is: est-u lum-o; kaj far-igh-is lum-o. Kaj Di-o vid-is la lum-o-n, ke ghi est-is bon-a, kaj nom-is Di-o la lum-o-n tago, kaj la mal-lum-o-n Li nom-is nokt-o. Kaj est-is vesper-o, kaj est-is maten-o–unu tag-o. Kaj Di-o dir-is: est-u firm-ajh-o inter la akv-o, kaj ghi apart-ig-u akv-o-n deakv-o. Kaj Di-o kre-is la firm-ajh-o-n kaj apart-ig-is la akv-o-n kiu est-as sub la firm-ajh-o de la akv-o kiu est-as super la firm-ajh-o; kaj far-igh-is tiel. Kaj Di-o nomis la firm-ajh-o-n chiel-o. Kaj est-is vesper-o, kaj est-is maten-o–la du-a tag-o. Kaj Di-o dir-is: kolekt-u si-n la akv-o de sub la chiel-o unu lok-o-n, kaj montr-u si-n sek-ajh-o; kaj far-igh-is tie]. Kaj Di-o nom-is la sek-ajh-o-n ter-o, kaj la kolekt-o-j-n de la akv-o Li nom-is mar-o-j.

III. LETER-O.

Kar-a amik-o!

Mi prezent-as al mi kia-n vizagh-o-n vi far-os post la ricev-o de mi-a leter-o. Vi rigard-os la sub-skrib-o-n kaj ek-kri-os: “chu li perd-is la sagh-on?! Je kia lingv-o li skrib-is? Kio-n signif-as la foli-et-o, kiu-n li al-don-is al si-a leter-o?” Tran-kvil-igh-u, mi-a kar-a! Mi-a sagh-o, kiel mi almenaŭ kred-as, est-as tut-e en ord-o.

Mi leg-is antaŭ kelk-a-j tag-o-j libr-et-o-n sub la nom-o “Lingv-o inter-naci-a.” La aŭtor-o kred-ig-as, ke per tiu lingv-o oni pov-as est-i kompren-at’a de la tut-a mond-o-se ech la adres-it-o ne sol-e ne sci-as la lingv-o-n, sed ech ankaŭ ne aŭd-is pri ghi; oni dev-as sol-e al-don-i al la leter-o mal-grand-a-n foli-et-o-n nom-at-a-n “vort-ar-o.” Dezir-ant-e vid-i, chu tio est-as ver-a, mi skrib-as al vi en tiu lingv-o, kaj mi ech unu vort-o-n ne al-met-as en ali-a lingv-o, tiel kiel se ni tut-e ne kompren-us unu la lingv-o-n de la ali-a. Respond-u al mi, chu vi efektiv-e kompren-is kio-n mi skrib-is. Se la afer-o propon-it-a de la aŭtor-o est-as efektiv-e bon-a, oni dev-as per chiu-j fort-o-j li-n help-i. Kian mi hav-os vi-a-n respond-o-n, mi send-os al vi la libr-et-o-n; montr-u ghi-n al chiu-j logh-ant-o-j de vi-a urb-et-o, send-u ghi-n chiu-n vilagh-o-n chirkaŭ la urb-et-o, chiu-n urb-o-n kaj urbet-o-n, kie vi nur hav-as amik-o-j-n aŭ kon-at-o-j-n. Est-as neces-e ke grand-eg-a nombr-o da person-o-j don-u si-a-n voch-o-n–tian post la plej mal-long-a temp-o est-os decid-it-a afer-o, kiu pov-as port-i grand-eg-a-n util-o-n al la hom-a societ-o.

IV. MI-A PENS-O.

Sur la kamp-o, for de l’ mond-o,
Antaŭ nokt-o de somer-o
Amik-in-o en la rond-o
Kant-as kant-o-n pri l’ esper-o.

Kaj pri viv-o detru-it-a.
Shi rakont-as kompat-ant-e,–
Mi-a vund-o re-frap-it-a
Mi-n dolor-as re-sang-ant-e.
***
“Chu vi dorm-as? Ho, sinjor-o,
Kial tia sen-mov-ec-o?
Ha, kred-ebl-e re-memor-o
El la kar-a infan-ec-o?"
Kio-n dir-i? Ne plor-ant-a
Pov-is est-i parol-ad-o
Kun fraŭl-in-o ripoz-ant-a
Post somer-a promen-ad-o!
***
Mi-a pens-o kaj turment-o,
Kaj dolor-o-j kaj esper-o-j!
Kiom de mi en silent-o
Al vi ir-is jam ofer-o-j!
Kio-n hav-is mi plej kar-a-n–
La jun-ec-o-n–mi plor-ant-a
Met-is mem sur la altar-o-n
De la dev-o ordon-ant-a!
***
Fajr-o-n sent-as mi intern-e,
Viv-i ankaŭ mi dezir-as,–
Io pel-as mi-n etern-e,
Se mi al gaj-ul-o-j ir-as…
Se ne plach-as al la sort-o
Mia pen-o kaj labor-o–
Ven-u tuj al mi la mort-o,
En esper-o–sen dolor-o!

V. EL HEINE’.

En songh-o princ-in-o-n mi vid-is
Kun vang-o-j mal-sek-a-j de plor-o,–
Sub arb-o, sub verd-a ni sid-is
Ten-ant-e si-n kor-o che kor-o.
***
“De l’ patr-o de l’ vi-a la kron-o
Por mi ghi ne est-as hav-ind-a!
For, for li-a sceptr-o kaj tron-o–
Vi-n mem mi dezir-as, am-ind-a!”
***
–“Ne ebl-e!” shi al mi re-dir-as:
“En tomb-o mi est-as ten-at-a,
Mi nur en la nokt-o el-ir-as
Al vi, mi-a sol-e am-at-a!”

Ho, mi-a kor’, ne bat-u mal-trankvil-e,
El mi-a brust-o nun ne salt-u for!
Jam ten-i mi-n ne pov-as mi facil-e
Ho, mi-a kor’!
***
Ho, mi-a kor’! Post long-a labor-ad-o
Chu mi no vink-os en decid-a hor’!
Sufich-e! trankvil-igh-u de l’ bat-ad-o,
Ho, mi-a kor’!
***